Federigo da Montefeltro (1422-1482) estis itala kondotiero, aventuristo, kaj grafo de Montefeltro, Urbino, Castel Durante kaj Duko de Urbino de 1474 ĝis sia morto. Li uzis la grandegajn profitojn el sia militaj bataloj en la konservado de splenda kortego, sed, antaŭ ĉio, por konstruigi la Dukajn palacojn en Urbino kaj Gubbio, celante plifortigi la militajn defendojn de la ŝtato (Duklando de Urbino) pere de la konstruado kaj renovigo de la fortikaĵoj kaj burgoj, krom starigi unu el la plej famaj bibliotekoj de la itala renesanco, eble la plej granda en Italio, post tiu de la Vatikano .
Kiam li estis 16-jara li komencis sian karieron kiel kondotiero kune kun Niccolò Piccinino. En 1441, li distingiĝis dum la konkero de la Burgo de Sankta Leono, kiun Frederiko konservos ĝis la fino de sia vivo. Post la renonco de Piccinino, li iris al Pesaro por defendi la urbon kontraŭ ĝia plej granda malamiko en Markio, Siĝismondo Pandolfo Malatesta (1417-1468), Senjoro de Rimini. En la 22-a de julio 1444, lia duonfrato Oddantonio da Montefeltro (1428-1444), ĵuse kreita Duko de Urbino far la papo Eŭgeno la 4-a (1383-1447), estis murdita dum konspiracio. Federiko, kies partopreno en la komploto neniam malkovriĝis, tuje sieĝis la urbon de Urbino.
Tamen, la financa situacio de la malgranda duklando estis en malordo, pro tio li daŭre monmilitis kiel soldulo. Lia unua batalo estis por Francisko Sforza (1401-1466) kun 300 kavaliroj. Federiko estis unu el la malmultaj tiamaj kondotieroj kies reputacio inspiris lojalecon al liaj sekvantoj. Dum la pago de Sforza, kies valoroj atingas 13.000 florenoj, dank'al la konkero de Pesaro, li ricevis Fossombrone kiel pagoparto, kaj tio furiozigis Siĝismondon Pandolfo Malatesta. Malgraŭ la klopodoj de Federiko, la teritorioj de la Familio Sforza en Markio malmuntiĝis en la sekvantaj jaroj. Kiam Sforza foriris al Lombardio, Siĝismondo apogis ribelon en Fossombrone, sed Federiko ĝin konkeris post tri jaroj.